La Klingonlingva Instituto

Plenumante sian taskon ekde januaro de 1992, la Klingonlingva
Instituto (Klingon Language Institute, KLI) daŭre kunigas
interesatojn pri la studado de la klingonaj lingvistiko kaj
kulturo, kaj estigas forumon por diskutado kaj interŝanĝo de
ideoj. Nia diversa membraro inkluzivas Star Trek-amantojn
scivolajn pri la klingona lingvo, rolludulojn volantajn
pliverecigi sian klingonan rolon, same kiel studentojn kaj
profesiulojn pri lingvistiko, filologio, informadiko, kaj
psikologio, kiuj instruante volas utiligi la klingonan kiel
metaforon, aŭ kiuj nur volas kunigi siajn hobion kaj laboron.
Bazita en Usono, la Instituto tamen estas internacia, atingante
jam en tridek landojn kaj ĉiujn kontinentojn, inkluzive
Antarktion.

La klingona lingvo
estas ja unika. Kvankam ekzistas aliaj planlingvoj, eĉ kreitaj
por fikciaj estaĵoj, maloftas ke, kiel ĉe la klingona, sperta
lingvosciencisto kreas lingvon laŭpete. Cetere, la mitaro de Star
Trek jam dum tridek jaroj trapenetris la popularan kulturon kaj
disiĝis transmonden. Parte pro tio estas la batalista lingvo
tiel ŝatata.

Se vi estas komencanto pri la klingona lingvo, komencu per The
Klingon Dictionary
de Marc Okrand, eldonita de Pocket Books
(ISBN 0-671-74559-X). D-ro Okrand inventis la lingvon por
Paramount Studios kaj konsultiĝis pri pluraj filmoj de Star Trek
kaj epizodoj de Star Trek: The Next Generation. Mi konsilas, ke vi
aĉetu po kopio de la du sonkasedoj
Conversational Klingon
[la klingona por konversacio] (ISBN 0-671-79739-5) kaj
Power Klingon
[la klingona por forto] (ISBN 0-671-87975-8),
ankaŭ de Marc Okrand kaj rakontitaj de Michael Dorn, kiuj povas
helpi vin lerni la klingonajn sonojn kaj utilajn frazojn. Se vi ne
povas akiri tiujn eldonaĵojn surloke, vi povas
mendi ilin per kreditkarto

ĉe la KLI aliloke ĉe ĉi tiu

Teksaĵejo.
[Bedaŭrinde, ili estas haveblaj nur anglalingve.]

La ĉefa ilo de la Klingonlingva Instituto estas
HolQeD,
nia kvaronjara gazeto. En ĉiu numero troviĝas artaĵoj,
ĉefartikoloj, kaj felietonoj pri klingonaj lingvistiko, lingvo,
kaj kulturo. Krome aperas leteroj de membroj por ekzameni,
prikomenti, kaj pridisputi ideojn kaj disputojn el antaŭaj
numeroj, subtenante etoson de reciproka respekto kaj libera
diskutado. Ne nura bulteno, HolQeD estas klera
eldonaĵo, kies proponitajn artikolojn spertuloj taksas anonime
kaj kiu estas registrita ĉe la usona Parlamenta Biblioteko (ISSN
1061-2327) kaj katalogata de la Modern Language Association
(Modernlingva Asocio).

Ĉu vi estas absoluta komencanto aŭ tute fluparola, ĉu vi
neniam studis alian lingvon aŭ scipovas dekkelkon, se vi
interesiĝas pri la klingona lingvo mi invitas vin aliĝi al nia
esplorado pri la plej rapide kreskanta lingvo en la galaksio.

Qapla'

Lawrence M. Schoen, Ph.D.

Direktoro, KLI



Teksaĵo
= TutTera Teksaĵo (TTT) = WorldWide Web (WWW) = Tutmonda Reto

Teksaĵejo = Web site
Reiro al la teksto


Tradukis: Mark Mandel