La Klingonlingva Instituto

Plenumante sian taskon ekde januaro de 1992, la Klingonlingva
Instituto (Klingon Language Institute, KLI) dauxre kunigas
interesatojn pri la studado de la klingonaj lingvistiko kaj
kulturo, kaj estigas forumon por diskutado kaj intersxangxo de
ideoj. Nia diversa membraro inkluzivas Star Trek-amantojn
scivolajn pri la klingona lingvo, rolludulojn volantajn
pliverecigi sian klingonan rolon, same kiel studentojn kaj
profesiulojn pri lingvistiko, filologio, informadiko, kaj
psikologio, kiuj instruante volas utiligi la klingonan kiel
metaforon, aux kiuj nur volas kunigi siajn hobion kaj laboron.
Bazita en Usono, la Instituto tamen estas internacia, atingante
jam en tridek landojn kaj cxiujn kontinentojn, inkluzive
Antarktion.

La klingona lingvo
estas ja unika. Kvankam ekzistas aliaj planlingvoj, ecx kreitaj
por fikciaj estajxoj, maloftas ke, kiel cxe la klingona, sperta
lingvosciencisto kreas lingvon lauxpete. Cetere, la mitaro de Star
Trek jam dum tridek jaroj trapenetris la popularan kulturon kaj
disigxis transmonden. Parte pro tio estas la batalista lingvo
tiel sxatata.

Se vi estas komencanto pri la klingona lingvo, komencu per The
Klingon Dictionary
de Marc Okrand, eldonita de Pocket Books
(ISBN 0-671-74559-X). D-ro Okrand inventis la lingvon por
Paramount Studios kaj konsultigxis pri pluraj filmoj de Star Trek
kaj epizodoj de Star Trek: The Next Generation. Mi konsilas, ke vi
acxetu po kopio de la du sonkasedoj
Conversational Klingon
[la klingona por konversacio] (ISBN 0-671-79739-5) kaj
Power Klingon
[la klingona por forto] (ISBN 0-671-87975-8),
ankaux de Marc Okrand kaj rakontitaj de Michael Dorn, kiuj povas
helpi vin lerni la klingonajn sonojn kaj utilajn frazojn. Se vi ne
povas akiri tiujn eldonajxojn surloke, vi povas
mendi ilin per kreditkarto

cxe la KLI aliloke cxe cxi tiu

Teksajxejo.
[Bedauxrinde, ili estas haveblaj nur anglalingve.]

La cxefa ilo de la Klingonlingva Instituto estas
HolQeD,
nia kvaronjara gazeto. En cxiu numero trovigxas artajxoj,
cxefartikoloj, kaj felietonoj pri klingonaj lingvistiko, lingvo,
kaj kulturo. Krome aperas leteroj de membroj por ekzameni,
prikomenti, kaj pridisputi ideojn kaj disputojn el antauxaj
numeroj, subtenante etoson de reciproka respekto kaj libera
diskutado. Ne nura bulteno, HolQeD estas klera
eldonajxo, kies proponitajn artikolojn spertuloj taksas anonime
kaj kiu estas registrita cxe la usona Parlamenta Biblioteko (ISSN
1061-2327) kaj katalogata de la Modern Language Association
(Modernlingva Asocio).

Cxu vi estas absoluta komencanto aux tute fluparola, cxu vi
neniam studis alian lingvon aux scipovas dekkelkon, se vi
interesigxas pri la klingona lingvo mi invitas vin aligxi al nia
esplorado pri la plej rapide kreskanta lingvo en la galaksio.

Qapla'

Lawrence M. Schoen, Ph.D.

Direktoro, KLI



Teksajxo
= TutTera Teksajxo (TTT) = WorldWide Web (WWW) = Tutmonda Reto

Teksajxejo = Web site
Reiro al la teksto


Tradukis: Mark Mandel


* Back to KLI Home Page