La Klingonlingva Instituto

Plenumante sian taskon ekde januaro de 1992, la Klingonlingva Instituto (Klingon Language Institute, KLI) daŭre kunigas interesatojn pri la studado de la klingonaj lingvistiko kaj kulturo, kaj estigas forumon por diskutado kaj interŝanĝo de ideoj. Nia diversa membraro inkluzivas Star Trek-amantojn scivolajn pri la klingona lingvo, rolludulojn volantajn pliverecigi sian klingonan rolon, same kiel studentojn kaj profesiulojn pri lingvistiko, filologio, informadiko, kaj psikologio, kiuj instruante volas utiligi la klingonan kiel metaforon, aŭ kiuj nur volas kunigi siajn hobion kaj laboron. Bazita en Usono, la Instituto tamen estas internacia, atingante jam en tridek landojn kaj ĉiujn kontinentojn, inkluzive Antarktion.

La klingona lingvo estas ja unika. Kvankam ekzistas aliaj planlingvoj, eĉ kreitaj por fikciaj estaĵoj, maloftas ke, kiel ĉe la klingona, sperta lingvosciencisto kreas lingvon laŭpete. Cetere, la mitaro de Star Trek jam dum tridek jaroj trapenetris la popularan kulturon kaj disiĝis transmonden. Parte pro tio estas la batalista lingvo tiel ŝatata.

Se vi estas komencanto pri la klingona lingvo, komencu per The Klingon Dictionary de Marc Okrand, eldonita de Pocket Books (ISBN 0-671-74559-X). D-ro Okrand inventis la lingvon por Paramount Studios kaj konsultiĝis pri pluraj filmoj de Star Trek kaj epizodoj de Star Trek: The Next Generation. Mi konsilas, ke vi aĉetu po kopio de la du sonkasedoj Conversational Klingon [la klingona por konversacio] (ISBN 0-671-79739-5) kaj Power Klingon [la klingona por forto] (ISBN 0-671-87975-8), ankaŭ de Marc Okrand kaj rakontitaj de Michael Dorn, kiuj povas helpi vin lerni la klingonajn sonojn kaj utilajn frazojn. Se vi ne povas akiri tiujn eldonaĵojn surloke, vi povas mendi ilin per kreditkarto ĉe la KLI aliloke ĉe ĉi tiu Teksaĵejo. [Bedaŭrinde, ili estas haveblaj nur anglalingve.]

La ĉefa ilo de la Klingonlingva Instituto estas HolQeD, nia kvaronjara gazeto. En ĉiu numero troviĝas artaĵoj, ĉefartikoloj, kaj felietonoj pri klingonaj lingvistiko, lingvo, kaj kulturo. Krome aperas leteroj de membroj por ekzameni, prikomenti, kaj pridisputi ideojn kaj disputojn el antaŭaj numeroj, subtenante etoson de reciproka respekto kaj libera diskutado. Ne nura bulteno, HolQeD estas klera eldonaĵo, kies proponitajn artikolojn spertuloj taksas anonime kaj kiu estas registrita ĉe la usona Parlamenta Biblioteko (ISSN 1061-2327) kaj katalogata de la Modern Language Association (Modernlingva Asocio).

Ĉu vi estas absoluta komencanto aŭ tute fluparola, ĉu vi neniam studis alian lingvon aŭ scipovas dekkelkon, se vi interesiĝas pri la klingona lingvo mi invitas vin aliĝi al nia esplorado pri la plej rapide kreskanta lingvo en la galaksio.

Qapla'

Lawrence M. Schoen, Ph.D.
Direktoro, KLI


Teksaĵo = TutTera Teksaĵo (TTT) = WorldWide Web (WWW) = Tutmonda Reto
Teksaĵejo = Web site
Reiro al la teksto
Tradukis: Mark Mandel